Adobo

Brikoj el adobo

Adoboatobo[1] estas briko el argilo, sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj konstrumaterialoj de la homo, uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj regionoj. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de greno, ĉefe pajlon. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. Konstruaĵoj el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.

Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel murojn, fortikaĵojn kaj domojn en la iama Mezopotamio, nuna Irako.

Kiel natura konstrumaterialo, ĝi havas ioman renesancon hodiaŭ en la ekologia konstruado. Adobo kun pajlo havas tre bonan temperatur-reguligan karakterizon.

  1. Laŭ Francisko Azorín atobo estas Ne kuirita, nur sunsekigita briko; armita per pajlo kiam oni uzas ĝin por konstruo.Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25. Li indikas etimologion el araba attob (la briko).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search